Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon :Zamenhof
Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon rugxvangan
Al la senditoj, kaj tiuj foriris al sxipoj Ahxajaj;
Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume Ahxilo
Iris plorante for de amikoj kaj tie sidigxis,
Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman...